Projekto Zamelejev

UFT_EO_ak1_4_baja

La Unua Elementa Tabelo estas ilo por lerni la esperantajn strukturajn elementojn. Estas kreita de Fran Lobato por la produktado de Babelo Filmoj. Unue la hispana kaj esperanta versioj aperis kun la nomo “Unua Fundamenta Tabelo”, je la 13-a de aprilo kaj je la 29-a de decembro de 2017 respektive. Kelkaj homoj jam lernas kaj instruas Esperanton per tiu ĉi lernilo. Por faciligi la plibonigon kaj la tradukon al aliaj lingvoj, ni kreis novan projekton: Projekto Zamelejev.

La nomo de la projekto estas formita de la miksaĵo de la nomoj de Zamenhof, pola okulisto, kreinto de Esperanto, kaj Mendelejev, rusa ĥemiisto, kies plej konata eltrovaĵo estas la normaĵo, sur kiu estas bazita la perioda tabelo de la ĥemiaj elementoj.

Ĝeneralaj celoj:

  • ĜC1. Krei enhavojn en Esperanto
  • ĜC2. Disvastigi Esperanton
  • ĜC3. Fari kunlaboran projekton

Specifaj celoj:

  • SC1. Plibonigi la fasonon de la “Unua Elementa Tabelo”.
  • SC2. Traduki la “UET”-n al aliaj lingvoj.
  • SC3. Publikigi la “UET”-n por ke ĝi elŝuteblas en malsamaj formatoj.
  • SC4. Kolekti ĉiujn tabelojn en dosiero: Unua Elementa Tabel-ar-o.
  • SC5. Disvastigi aliajn projektojn de la kunlaborantoj.
  • SC6. Disvastigi malsamajn aspektojn de Esperanto tra ĉi tiu lernilo.